SERIO ORIENTO-OKCIDENTO n-ro 49
Mondliteraturo en Esperanto
Tradukis: Gerrit Berveling.
Kun enkonduko de Probal Dasgupta.
Traduko de atentokapta, historia kaj psikologia romano al Esperanto.
Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas... priskribas interrilatojn de familianoj en Hago, Nederlando, kiuj estas hantataj de kruelaj eventoj okazintaj multajn jardekojn antaŭe en fora azia kolonio de Nederlando... La leganto konatiĝos, paĝon post paĝo, kun pli kaj pli da membroj de la granda familio de pluraj generacioj, kaj kun iliaj memoroj pri la terura "aĵo", kiu okazis antaŭ 60 jaroj, kaj pri kiu ĉiu esperas, ke ĝi finfine (for)pasu, kune kun la du plej maljunaj familianoj...
Louis Couperus (1863-1923) estas unu el la plej gravaj figuroj de la Nederlanda literaturo. Kiel infano li pasigis plurajn jarojn en Nederlanda kolonio, la hodiaŭa Indonezio, kio influis kelkajn el liaj verkoj, inklude ĉi romanon.
En la dua duono de la 20a jarcento, pri pluraj el la romanoj de Couperus oni faris ĉu televidseriojn ĉu kino-filmojn. En 1994-96 oni aperigis tutan serion de 50 binditaj volumoj kun lia plena verkaro.
La tradukinto Gerrit Berveling estas konata Esperanta tradukisto kaj aŭtoro. Li jam tradukis du verkojn de Couperus: Fatalo (VoKo, 2008) kaj Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj (Universala Esperanto-Asocio, 2008), krome grandan nombron da aliaj verkoj, ofte bibliaj, el pluraj lingvoj. Aldone, li verkis originalajn poemarojn (debutante per la multe aplau'data Tri 'stas tro, Fonto, 1988) kaj plurajn prozaĵojn.--- La libro havas antaŭparolon de Probal Dasgupta kaj enkondukon de Berveling.
Explore Pri maljunuloj, la ajhoj kiuj pasas... (Serio Oriento-Okcidento, roman-traduko al Esperanto) by Louis Couperus on eBooksStore by Arnlweb. Discover book details, reader ratings, reviews, release information, genres, and related digital books available through the iTunes Store.
This book is part of our growing collection of bestselling eBooks, popular digital reading materials, and trending author releases. Readers can explore similar books, discover new authors, and browse related genres including fiction, romance, mystery, fantasy, business, self-help, educational books, and more.
Our platform helps readers discover highly rated digital books optimized for smartphones, tablets, laptops, and desktop devices. Browse fast-loading book pages, reader reviews, and popular recommendations from bestselling authors worldwide.